tradukoj: de en ru

abstrah/i

abstrahi  

(neologismo) (ntr)
FILSCI Mense formeti, forigi iujn trajtojn aŭ cirkonstancojn de analizata fenomeno, objekto, situacio (dum konstruado de abstraktaĵo): Por teoria analizo oni devas abstrahi de multaj fizikaj aspektoj, por ke la analizado ne estu infinite malfacila [1]; Se do en ĉi tiu libro mi skribas pri „lernantoj“, tiam tio ne nur signifas kaj blondajn kaj nigreharajn homojn, kiuj lernas, sed mi abstrahas eĉ de la seksaj diferencoj malpli okulfrapaj ... [2].

tradukoj

anglaj

~i: abstract away.

germanaj

~i: abstrahieren (von etwas absehen).

rusaj

~i: абстрагироваться, отвлечься.

fontoj

1. Stato-ekvacioj, AIS-Sanmarino
2. H. Frank: Klerigkibernetiko


ℛevo | datumprotekto | abstrah.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.4 2016/05/22 02:10:23