Almat/o

Almato

GEOG La plej granda urbo kaj iama (1929–1998) ĉefurbo en la sudoriento de Kazaĥujo, ĉ. 200 km pli oriente ol Biŝkeko: Almato estis fondita en 1854 kiel rusa fortikaĵo […], ekde 1927 ĝi estis ĉefurbo de Kazaĥio […], ĝis 1998 [1]; la nova itinero de kargotransporto al Sud-Azio estas alia grava trairejo […] post tiuj al Almato en la Centra Azio kaj Hamburgo en la Centra Eŭropo [2]; en la ĉefurbo de Kazaĥio Nursultano kaj la urbo Almato okazis manifestacioj, kies partoprenintoj postulis […] liberigi politikajn malliberulojn [3]; almatano.
Rim.: Oni ankaŭ trovas malnovan formon „Alma-Ato“, kiu estas popoletimologia provo interpreti la kazaĥan nomon (kiu signifas „pomoza“, „pomhava“) kiel „Pom-Patro“. Tiu interpreto estas erara, „Pom-Patro“ estus kazaĥe „Алма Атасы“. La fina vokalo de la kazaĥa nomo estas aparta sono kiu ne ekzistas en Esperanto, tial anstataŭigi ĝin per -o estas neniom pli malbona elekto ol ia ajn alia el la vidpunkto de la kazaĥa lingvo; sed tio havas evidentan avantaĝon el la vidpunkto de Esperanto. [Sergio Pokrovskij laŭ sce-afiŝo de Tani Hiroyuki]
angle:
 Almaty
beloruse:
 Алма-Ата, Алматы
bulgare:
 Алмати
france:
a~ano: Almatais.  Almaty
germane:
a~ano: Einwohner von Almaty.  Almaty, Alma-Ata (1921 bis 1994)
hungare:
a~ano: alma-atai, almati.  Alma-Ata, Almati
katalune:
a~ano: almatià.  Almati
kazaĥe:
 Алматы
nederlande:
a~ano: inwoner van Almati.  Almati, Alma-Ata
pole:
a~ano: ałmatczyk.  Ałmaty
ruse:
a~ano: алмаатинец.  Алма-Ата, Алматы

administraj notoj