alpar/o
               
            
            
               alparo
               
                  
                        - 1.
- 
                              Egaleco de valoro, ofte: kurza alparo, t.e. kiam akcia aŭ
                              obligacia kurzo atingas sian nominalan valoron. Kp. aĝio.
                              
- 2.
- 
                              Nominala valoro de akcio aŭ obligacio:
                              
                                 ĉiu feliĉulo, kiu tiam aĉetis sian akcion, trohezite je bagatelo super alparo
                                 kaj imagis akiri — nur en fantazio — maksimume kvar aŭ kvin procentojn da
                                 rento, vidis duobliĝi siajn milojn, triobliĝi, kvarobliĝi […] al
                                 neimagebla limito
                                 [1].
                                 
                              
                        - angle:
- 1. parity 2. face value, nominal value 
                        
- beloruse:
- 1. парытэт, альпары 2. намінальная вартасьць, намінальны кошт, намінал 
                        
- ĉeĥe:
-  al pari, bankovní parita měny vyjádřená v jiné měně, nominální hodnota 
                        
- germane:
- 1. Pariwert, Parität 2. Nominalwert, Nennwert 
                        
- hebree:
-  ערך נקוב 
                        
- hispane:
- 1. paridad 2. valor nominal 
                        
- ruse:
- 1. альпари, паритет 2. номинальная стоимость, номинал 
                        
- slovake:
-  parita meny vyjadrená v inej mene 
                        
- ukraine:
-  альпарі 
                        
 
            
            
               alpare
               
                  
                     
                        - 1.
- 
                              Samvalore.
                              
- 2.
- 
                              Nominalvalore.
                              
 
                  
                     
                        - angle:
- 1. at par 2. at face value 
                        
- beloruse:
-  альпары, па наміналу 
                        
- germane:
- 1. pari 2. zum Nominalwert, zum Nennwert 
                        
- hebree:
-  alpare 
                        
- ruse:
- 2. по номиналу 
                        
 
            
         
         
            
            
               administraj notoj
               ~o: 
                     Mankas dua fontindiko.
                     ~e: 
                     Mankas fontindiko.
                     ~e: 
                     Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.