tradukoj: be bg ca de en fa fr hu it nl sv

Baden-Virtemberg/o, Badeno-Virtemberg/o

Baden-Virtembergo, Badeno-Virtembergo  

GEOGPOL Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo, situanta en la sudokcidenta parto kun regurbo estas Ŝtutgarto: grandaj urboj en Baden-Virtembergo estas Ŝtutgarto, Manhejmo, Karlsruho, Hajdelbergo, Frajburgo kaj Ulmo, la lando formiĝis en 1952 el Badeno, Virtembergo kaj Hohencolero; Baden-Virtembergo enkondukis paragrafon en la leĝon, kiu malpermesas al instruistoj sintenon, kiu povus endanĝerigi religian neŭtralecon kontraŭ gepatroj kaj gelernantoj aŭ la pacon en lernejoj [1]; en Baden-Virtembergo la Socialdemokrata kaj Verdula Partioj reenkondukas la naŭjaran gimnazion [2]; konatecon atingis Günther Oettinger, iama ministroprezidanto de la germana federacia lando Badeno-Virtembergo, pro parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento en Bruselo [3].

tradukoj

anglaj

~o, Badeno-Virtembergo: Baden-Württemberg.

belorusaj

~o, Badeno-Virtembergo: Бадэн-Вюртэмбэрг.

bulgaraj

~o, Badeno-Virtembergo: Баден-Вюртемберг.

francaj

~o, Badeno-Virtembergo: Bade-Wurtemberg.

germanaj

~o, Badeno-Virtembergo: Baden-Württemberg.

hungaraj

~o, Badeno-Virtembergo: Baden-Württemberg.

italaj

~o, Badeno-Virtembergo: Baden-Württemberg.

katalunaj

~o, Badeno-Virtembergo: Baden-Württemberg.

nederlandaj

~o, Badeno-Virtembergo: Baden-Württemberg.

persaj

~o, Badeno-Virtembergo: بادن-وورتمبرگ.

svedaj

~o, Badeno-Virtembergo: Baden-Württemberg.

fontoj

1. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj
2. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Energie lernante


ℛevo | datumprotekto | badenv.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2019/02/17 16:10:19