-ed/

-ed  

ZOO Neoficiala sufikso, uzata por nomi familiojn laŭ la zoologia nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro el la familio por formi la familinomon: La anaso apartenas al la familio anasedoj. VD:-ac
Rim. 1: Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la familion, estas difinite de la internacia zoologia nomenklaturo.
Rim. 2: Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj.
Rim. 3: Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estas konsilinde eviti ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel anasfamilio, anasfamiliano anstataŭ anasedoj, anasedo .
bulgare:
-ид
germane:
-id(e), -id(ae)
hungare:
-félék (zoológiai osztály)
katalune:
-id, -ids
nederlande:
-ide
portugale:
-ídeo

administraj notoj

-~: Mankas fontindiko.
-~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.