tradukoj: cs fr pl sk

erot/a PIV1

erota  

(malofte) =erotika
li komencis rapidigi la pason de la tedaj horoj ... per fantazioj en kiuj fraŭlino Firĥsen rolis vive kaj erote [1]; post renkontiĝo de viro kaj virino en neĝokovrita arbaro, la rakonto finiĝas per kvazaŭ erota rigardo [2].

eroti

(malofte)
Senti amoremon al...: li erotas al knaboj [3].

tradukoj

ĉeĥaj

~a: erotický, smyslný.

francaj

~a: érotique; ~i: avoir le béguin pour, désirer (sexuellement).

polaj

~a: erotyczny.

slovakaj

~a: erotický, zmyselný.

fontoj

1. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
2. M. de Seabra: Ametoso, Literatura Foiro, 1998-12
3. E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994


ℛevo | datumprotekto | erot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2015/07/04 08:37:33