Fenŝu/o, Fengŝu/o

Fenŝuo, Fengŝuo

Ĉindevena doktrino pri aranĝo de domoj aŭ tomboj, tia ke energio bone cirkulos pro sampezo inter fundamentaj elementoj1.a: sian domon ili aranĝis laŭ Fenŝuo [1]; la unua inter ili ŝi interesiĝis pri ĉina astrologio, pri aloo vera, pri enakva gimnastiko, pri Fengŝuo [2].
Rim.: Iafoje oni ankaŭ paŭsas la ĉinan vorton per ‚vent-akvo‘.
1. -: Frazo n-ro 1708193, Tatoeba, 2012
2. L. Patas d'Illiers: Nenio, [vidita en 2023]
beloruse:
фэншуй
france:
Feng shui

administraj notoj