Guliver/o

Gulivero

NOM
Nomo, francdevena, i.a. de protagonisto en la satira rakonto Vojaĝoj de Gulivero: en 1933 aperis nova traduko de Gulivero en Liliputlando de Swift [1]; multaj pigmeoj povas kateni la plej grandan Guliveron [2]; mia nomo estas Gulivero – mi diris kun plejeble afabla rideto, sed ankaŭ la virino rigardis mian vizaĝon kun tiu stranga mirado [3].
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, El la Anglaj Literaturoj
2. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, Sur la Ponto
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Gulivero inter la Hinoj
angle:
Gulliver
beloruse:
Гулівэр
france:
Gulliver
germane:
Gulliver
ruse:
Гулливер
ukraine:
Гулівер

administraj notoj