tradukoj: fr la pl

kastanot/o

kastanoto

ZOO Eta semomanĝa birdo, abunda en Aŭstralio kaj en kelkaj najbaraj insuloj kaj landoj, grupe vivanta, facile bredebla: specio el genro teniopigio (Taeniopygia guttata): facilas gardi kaj bredi kastanotojn [1]; oni malkovris kiel iuj birdaj specioj spertas nervan dorman skemon similan al tiu de mamuloj ... kiel montrite ĉe kastanoto [2].

Rim.: La formo kastanoto respondas al la scienca nomo de la plej konata subspecio, aŭstralia, Taeniopygia gutatta castanotis. [ĵv]

tradukoj

francaj

~o: diamant mandarin, mandarin (oiseau).

latina/sciencaj

~o : Taeniopygia guttata.

polaj

~o: zeberka australijska.

fontoj

1. [M. Ecott]: Kastanotoj, [2009?]
2. P. Low, trad. SAT-Vegetara Sekcio: Deklaracio de Kembriĝo pri Konscio, [2012]


ℛevo | datumprotekto | kastanot.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2019/01/18 23:10:16