tradukoj:
be de en es fr hu nl pl ru
kaŭri
↝
(ntr)
- 1.
-
Sidi sur la kalkanoj:
la malfeliĉa knabino kaŭris en angulo de la ĉambro;
kaŭre sidiĝi
[1].
- 2.
-
Sidi kuntiriĝante por sin kaŝi aŭ por eksalti:
la tigro kaŭris en la altaj herboj;
malgranda birdo […] serĉis por si rapide kaŝiĝejon en malluma truo […]
tie ĝi sidis kaj kaŭris, tremante per la tuta korpo
[2];
(figure)
dum grizaj tagoj de l' mizero vi froste kaŭris en mansardo
[3].
kaŭriĝi
- 1.
-
Sidigi sin sur kalkanoj:
pro la troa sidado ĉe komputilo kaj televidilo povas okazi, ke 8-15-jaruloj
ne kapablas kaŭriĝi, transkapiĝi, eĉ ne memstare restariĝi, se ili stumblis kaj falis surteren
[4].
- 2.
-
Kuntiri sin:
koturno […] estas migra birdo, [kiu] malemas ekflugi, preferante kaŭriĝi anstataŭe
[5].
tradukoj
nederlandaj
~i:
hurken;
~iĝi:
op de hurken gaan zitten.
rusaj
~i:
сидеть на
корточках;
~iĝi 1.:
сесть на
корточки;
~iĝi 2.:
скорчиться, съёжиться, сжаться, забиться
(куда-л., напр. в
угол).
fontoj
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj2.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon3.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Profitulo4.
Monato, , Saliko: Ĝui simplajn ŝatokupojn subĉiele, 20095.
Vikipedio, Ordinara koturno
ℛevo |
datumprotekto |
kauxr.xml |
redakti... |
traduki... |
artikolversio:
1.19 2017/08/30 20:10:13