kena/o

kenao

MUZ Antikva sudamerika blovinstrumento; fluto tradicie farita en osto aŭ kano, estiganta sonon pro blovado al v-forma breĉo en la ekstremo de la tubo: kenaon ... ni trovas en la montaraj regionoj de Peruo, Bolivio, norda Ĉilio, nordokcidenta Argentino. Ĝi havas 5 aŭ 6 truojn kaj ĝin oni ludas por akompanadi kantojn kaj dancojn [1]; lia pasio estas ludi la sudamerikan bambuan fluton kenao [2].
1. A. Orellana Rojas: Ameriko kaj ĝia muziko, Nova Vojo, 2005-06
2. J. Halpern: Prezento, [vidita en 2011]
beloruse:
кена (від флейты)
france:
kena, quena
pole:
quena (kena)

administraj notoj