tradukoj: fa fr pt

mikroelektronik/o

mikroelektroniko  

ELE Parto de elektroniko kiu studas kaj konstruas tre malgrandajn cirkvitojn favore al pli rapida funkciado kaj pli facila portebleco: formiĝis moderna strukturo kun industrioj de mikroelektroniko, moderna telekomunikado, novgeneraciaj familiaj elektraj aparatoj [1].

mikroelektronika

Rilata al mikroelektroniko, al pecoj kaj maŝinoj, kiujn ĝi produktas: „Mikrokomputila kaj mikroelektronika fakvortaro“ [2].

tradukoj

francaj

~o: microélectronique (subst.); ~a: microélectronique (adj.).

persaj

~o: ریزالکترونیک; ~a: ریزالکترونیکی.

portugalaj

~o: microeletrônica; ~a: microeletrônico.

fontoj

1. Ye G.: Pudong - bona loko por investantoj, Ĉina Interreta Informa Centro, 2001
2. M. Kovács: Mikrokomputila kaj mikroelektronika fakvortaro, Budapest, 1989

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | mikroelektronik.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2009/09/15 16:30:31