refleksologi/o

refleksologio

MED Nemedicina kuracmetodo el masaĝado de pied- kaj manplatoj aŭ de oreloj rigardataj kiel respondaj en siaj diversaj partoj al difinitaj organoj: Magda Amer, juna predikistino de la kaira mezklasanaro, ŝatas ĉakrojn, jogon, makrobiotikon kaj refleksologion [1]; la ĉefaj […] masaĝoj konsistas el […] refleksologio, masaĝtekniko de la tiel nomataj refleksaj punktoj de la piedoj kaj manoj [2].
1. H. Tammam, P. Haenni, trad. M. Leon: Ŝika islamo kaj la egipta burĝaro, le Monde diplomatique, 2003-09
2. D. Delarasse: Tuŝo kaj Masaĝo, 2004-01
beloruse:
рэфлексалёгія
france:
réflexologie
germane:
Reflexzonenmassage, Reflexologie
hispane:
reflexología
itale:
riflessologia
japane:
反射学 [はんしゃがく]
pole:
refleksologia (pseudonauka)
rumane:
reflexologie

administraj notoj