tradukoj: fr

retroderiv/i

retroderivi  

(tr)
GRA El analizo de tuteca vorto derivi novan vorton, kiu estis parto de ĝi: pluraj forte deklaris sian oponon al oficialigo de far, pro tio ke estas tute nekutime retroderivi kaj krei prepozicion el „verba radiko“ aŭ el kiu ajn alia radiko [1].

retroderivaĵo  

GRA Vorto konstruita el parto de vorto, kiun oni antaŭe rigardis tuteca: la Piĉ-aj retroderivaĵoj „enkludi“ kaj „elkludi“ tute nature ne tre oftas en Interreto [2].

tradukoj

francaj

~i: réanalyser (ling. morphologie); ~aĵo: mot réanalysé.

fontoj

1. Aktoj de la Akademio, 3, 1975-1991
2. S. Johansson: Tiomismo, alies, kaj diversaj modernaĵoj, libera folio, 2005-12-03

~i: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | retroderiv.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2006/06/18 16:33:13