tradukoj: be bg br ca cs de en es fi fr hu id it ja ku nl pl pt ru sk sv tr vo zh

*ses

*ses (6)  

Nombro tri kaj tri: Lea diris: havigis al mi Dio bonan havon, nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn [1]; mi servis vin en via domo […] ses jarojn pro viaj brutoj [2]; dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn, sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio, faru nenian laboron [3].

sesa

Sesaranga, venanta post kvin antaŭaj: kaj Dio diris: jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon, tio estu por vi manĝaĵo […] kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago [4]; la sesa monato [5]; la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario [6]; elirinte ĉirkaŭ la sesa horo [7]; la sesa anĝelo trumpetis [8]; Frederiko la Sesa [9]; unu saltis sub la tablon, dua en la liton, tria en la fornon, kvara en la kuirejon, kvina en la ŝrankon, sesa sub la lavujon, sepa en la keston de la horloĝo [10]; la Sesa Esperantista Kongreso [11]; mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio VivZam ; la sesa kaj sepa eldonoj de la Lingvaj Respondoj [12].

sese

Sesarange, post kvin antaŭaj: Niĝerio, la sese plej granda lando laŭ nafto-rezervoj [13].

sesdeknaŭi, sesdeknaŭumi  

Reciproke leki aŭ suĉi voluptocele la seksajn organojn. kio konsolas min baldaŭ festi mian sesdekan naskiĝtagon, estas ke sesdek troviĝas en sesdeknaŭi [14]. VD:midzi, frandzi

deksesuma

Je la bazo de dek ses: la deksesuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 16, ĝiaj 16 ciferoj kutime estas la skribsignoj 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 A B C D E F [15].

sesdekuma  

MAT Je la bazo de sesdek: sesdekuma sistemo estas bazo-60 nombra sistemo, inter alie uzata por mezuri la tempon aŭ la angulojn (en trigonometrio) kaj por precizigi geografiajn koordinatojn [16]. VD:-um

tradukoj

anglaj

~: six; ~dekuma : sexagesimal.

belorusaj

~: шэсьць; ~dekuma : шасьцідзесятковы.

bretonaj

~: c'hwec'h; ~a: c'hwec'hvet; ~e: da c'hwec'hvet; ~dekuma : triugentel.

bulgaraj

~: шест.

ĉeĥaj

~: šest; ~dekuma: šedesátkový.

ĉinaj

~: 六 [liù]; ~a: 第六 [dìliù].

finnaj

~: kuusi (lukusana); ~a: kuudes; ~e: kuudenneksi; ~dekuma : kuusikymmenkantainen, seksagesimaali-.

francaj

~: six; ~a: sixième; ~e: sixièmement; ~deknaŭi, ~deknaŭumi : faire un soixante-neuf; ~dekuma : sexagésimal.

germanaj

~: sechs; ~a: sechster, sechste, sechstes; ~e: sechstens; dek~uma : hexadezimal; ~dekuma : sexagesimal.

hispanaj

~: seis.

hungaraj

~: hat; ~a: hatodik; ~e: hatodszor; ~dekuma : hatvanas.

indoneziaj

~: enam.

italaj

~: sei; ~a: sesto; ~dekuma : sessagesimale.

japanaj

~: 六 [ろく].

katalunaj

~: sis; ~a: sext, sisé; ~e: en sisé lloc; ~dekuma : sexagesimal.

kurdaj

~: şeş.

nederlandaj

~: zes; ~a: zesde; ~e: ten zesde; ~dekuma : zestigdelig.

polaj

~: sześć; ~a: szósty; ~e: po szóste; ~dekuma : sześćdziesiętny.

portugalaj

~: seis; ~a: sexto.

rusaj

~: шесть; ~a: шестой; ~e: в-шестых; ~dekuma : шестидесятeричный.

slovakaj

~: šesť; ~dekuma: šesťdesiatkový.

svedaj

~: sex.

turkaj

~: altı.

volapukaj

~: mäl.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 30:20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:41
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:9
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:31
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. kroniko 27:9
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 6:15
7. La Nova Testamento, Mateo 20:5
8. La Nova Testamento, Apokalipso 9:13
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La sep kapridoj
11. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. La Fundamento
13. Monato, Princo Henriko Oguinye: Ĉu amnestio kondukos al paco?
14. Vikipedio, Guy Bedos
15. Vikipedio, Deksesuma nombrosistemo
16. Vikipedio, Sesdekuma sistemo

~e: Mankas dua fontindiko.
~deknaŭi, ~deknaŭumi: Mankas dua fontindiko.
dek~uma : Mankas dua fontindiko.
~dekuma: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | ses.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.49 2018/10/10 19:10:15