zeŭgm/o

zeŭgmo

GRA
Retorika figuro. Rilato de du aŭ pluraj vortigoj al vorto, verbo aŭ esprimo kiu estas taŭga nur por unu el ili. Mi aŭdis kanti kaj danci. Tian paradoksan kunjugadon de esprimoj, kiuj ne kongruas unu kun la alia, oni nomas zeŭgmo. [1]
1. Tomáš Pumpr: La Zamenhofa Esperanto - simpozio pri -ata/-ita, Esperanto sen aspektoj? - Esperantologia studo
angle:
 zeugma
beloruse:
 зэўгма
france:
 zeugme, zeugma
germane:
 Zeugma
hungare:
 zeugma
itale:
 zeugma
katalune:
 zeugma
nederlande:
 zeugma
ukraine:
 зевгма

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.