Gramatikaj informoj

Tie ĉi aperas gramatikaj krominformoj, kiuj ne havas lokon en la vortaraj artikoloj aŭ estas tro ĝeneralaj por aperi tie.

Pri la landnomoj

La landnomoj apartenas al du kategorioj: landobazaj kaj gentobazaj nomoj. En la unua kategorio ordinare la radiko havas landan signifon, kaj oni uzas la sufikson -an/ por formi nomon de la landanoj, laŭ la sistemo "Lando-landano": Usono-usonano. Tiu unua kategorio entenas la grandan plimulton de la landnomoj. En la dua kategorio la baza radiko nomas genton aŭ popolon. Oni formas la nomon de la lando per la Fundamenta sufikso -uj/, laŭ la sistemo "homo-Homujo" (evitinde: *Homio*): franco-Francujo (evitinde: *Francio*). Tiu dua kategorio koncernas nur malplimulton da landnomoj, kiu troviĝas principe en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj Afriko.

En ambaŭ klasoj, egale ĉu la radiko nomas landon aŭ genton, la finaĵo -a, -e kutime sufiĉas por esprimi ideon adjektivan aŭ adverban: Angla (Usona) voĉo (pejzaĝo), paroli Angle (Usone). Se bezone, oni povas precizigi: Usonana voĉo, Angluja pejzaĝo, paroli Anglalingve. Preferinde estas, ĉe derivaĵoj, uzi majusklon: Polo, Pola, Polujo. En siaj plej maturaj verkoj (Biblio, Fabeloj), Z. definitive adoptis tiun Anglan sistemon. Ofte minusklo kaŭzas heziton aŭ dubesencon. Inter Kuba kaj kuba radiko estas diferenco. Same ĉe Esperanto, Esperanta, Esperantisto: mi skribas al vi Esperante, esperante tujan respondon.