Por uzi la servon vi devas esti inter la redaktantaro de Reta Vortaro. Por aliĝi kiel redaktanto, petu ĉe la administranto (vd. malsupre).
Se via TTT-legilo ne subtenas la send-funkcion vi povas anstataŭe deŝuti la XML-tekston de la artikolo, redakti ĝin kaj sendi mesagon al <revo@retavortaro.de> kun la sekva enhavo:
redakto: jen koncize kaj precize priskribu, kion vi ŝanĝis en la artikolo <?xml ... (sekvas la artikolo) ... </vortaro>
La strekojn ne enmetu en la mesaĝo, "redakto:" estu la unua vorto sur la unua linio.
Redaktu la novan artikolon kaj sendu ĝin kiel tekstan retleteron al <revo@retavortaro.de>. La sekva ekzemplo kun la fikcia vorto "veloĉiptero" montras la bazan ŝablonon:
aldono: velocxipter
<?xml version="1.0"?>
<!DOCTYPE vortaro SYSTEM "../dtd/vokoxml.dtd">
<vortaro>
<art mrk="$Id$">
<kap>
<rad>veloĉipter</rad>/o <fnt><bib>PIV1</bib></fnt>
</kap>
<drv mrk="velocxipter.0o">
<kap><tld/>o</kap>
<snc mrk="velocxipter.0o.AVI">
<uzo tip="fak">AVI</uzo>
<dif>
Flugaparato kiun oni pelas per pedaloj:
<ekz>
...
</ekz>
</dif>
</snc>
<trd lng="pt">velociptero</trd>
</drv>
</art>
</vortaro>
"aldono:" estu la unua vorto sur la unua linio, kaj ĝin sekvu la nomo de la nova artikol-dosiero (ordinare la unuaj literoj de la radiko sekvate laŭbezone de cifero). Tiu nomo ankaŭ estas la unua parto de la "mrk"-atributoj de derivaĵoj.
Se vi estas redaktanto, vi devus ricevi respondon pri ĉiu sendita mesaĝo aŭ konfirman aŭ informantan pri eraro. Se vi ne ricevos respondon dum longa tempo, vi informu min, eble temas pri eraro.
La redaktita artikolo estos legebla en Interreto normale en la sama tago, kiam ĝi traktiĝis de Revo-Servo.
22.10.1999, Wolfram Diestel
administranto de Reta Vortaro: Wolfram Diestel <wolfram@steloj.de> retpoŝta rondo de redaktantoj: <revuloj@yahoogroups.com> adreso de ReVo-servo : <revo@retavortaro.de> (nur por redaktitaj artikoloj)