4abiturient/o JED

abituriento

PED Mezgrada diplomito, kiu finis la gimnazian kursaron, sukcese plenuminte la koncernan ekzamenon: havi sian abiturientan diplomon; ankoraŭ du jarojn, kaj mi estos abituriento kaj povos ekstudi [1]; fariĝinte abituriento, tial ke miaj gepatroj al mi rifuzis la plej modestan renton, mi estis devigita forlasi la daŭrigon de miaj studadoj [2]; la kulturarto estas tro forlasita de instruitoj, respondis la juna abituriento, kaj mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio, en fiziko, en natura historio [3]; la patro de abiturientino plendis al la koncernita instanco, ke dum ŝtata finekzameno de la angla lingvo la abiturientoj de Litovio ricevis la taskon priskribi la tagon de ĉiuj sanktuloj kaj kristnaskan vesperon [4]. VD:bakalaŭro
1. Ulrich Matthias: Fajron sentas mi interne, I
2. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria
4. Monato, Laimius Stražnickas: Kredo kaj angla lingvo, 2007
angle:
high-school graduate, G.E.D. holder
beloruse:
выпускнік
bretone:
bachelour (eil derez)
bulgare:
абитуриент
ĉeĥe:
abiturient, absolvent školy, maturant
dane:
student
france:
bachelier (personne reçue à l'examen de fin d'études secondaires)
germane:
Abiturient
hebree:
בוגר תואר ראשון
hispane:
bachiller
hungare:
érettségizett
itale:
maturo (diplomato), diplomato (scuola secondaria superiore)
japane:
アビトゥリエント
katalune:
batxiller
pole:
abiturient, maturzysta
portugale:
pré-universitário (estudante que terminou o ensino médio)
rumane:
bacalaureat
ruse:
выпускник
slovake:
absolvent, maturant
slovene:
maturant, abiturient
ukraine:
випускник, абітурієнт

abiturienteco

Rango, stato de abituriento: ŝi sepjara eniris la Vienan muzikaltlernejon por esti submetita al troa muzika trejnado; akirinte la abiturientecon, ŝi suferis nervan deprimon [5].
5. B. Pätzold, trad. P. Beaudonnet: La viena „skandalulino“ rekompencita, Le Monde diplomatique, 2004-12
germane:
Hochschulreife

abiturientiĝi

(ntr)
PED Ricevi la rangon de abituriento: la majstra aŭtodidakto Cherpillod […], abiturientiĝinte nur en la aĝo de 32 jaroj, kun siaj vastaj interesoj apartenas al la plej fruktodonaj Esperanto-verkantoj [6].
6. A. Künzli: Cherpillod la franco, Esperanto 2009/1
france:
passer son baccalauréat
germane:
Abitur ablegen

abiturienta ekzameno

Mezgrada ekzameno fine de la gimnazia kursaro: la fratoj […] sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj [7]; la patrino de la juna Vladimir nur malfacile vivtenis sin kaj sian filon, sed tamen li povis frekventi gimnazion en Praha, kiun li finis per abiturienta ekzameno [8]; en Aŭstrio post kvarjara elementa lernejo kaj okjara gimnazio la gelernantoj povas fari abiturientan ekzamenon [9]; ne ekzistas abiturienta ekzameno en Usono [10].
beloruse:
выпускны экзамэн
bulgare:
матура
ĉeĥe:
maturitní zkouška, zkouška dospělosti
dane:
studentereksamen
france:
baccalauréat
germane:
Abitur, Reifeprüfung
hebree:
בחינת בגרות
hispane:
selectividad, reválida
hungare:
érettségi vizsga
itale:
esame di maturità, esame di stato (ex-maturità)
katalune:
selectivitat
pole:
matura, egzamin maturalny, egzamin dojrzałości
slovake:
maturitná skúška
slovene:
matura

administraj notoj