acetilĥolin/o, acetilkolin/o PIV2

acetilĥolino, acetilkolino

FIZL C7H16NO2, nervotransigilo aktiva en la centra kaj en la malcentra nervaro: bazo de la kuracado estas meza dozo de kortikoidoj […] kun acetilĥolino en funkcio kiel antioksida aganto [1]; [fagopiro] estas grava fonto de ĥolino, kiun homa korpo bezonas por krei acetilĥolinon [2]; acetilkolino estas acetata estero de kolino [3].
1. J. Hradil: Idiopatia pulma fibrozo, en: Mallongaj artikoloj, [vidita en 2008]
2. Vikipedio, Soba
3. Vikipedio, acetilkolino, 2013-04-05
angle:
acetylcholine
beloruse:
ацэтылхалін
ĉine:
乙酰胆碱 [yǐxiāndǎnjiǎn], 乙酰膽鹼 [yǐxiāndǎnjiǎn], 乙醯胆硷 [yǐxīdǎnjiǎn], 乙醯膽鹼 [yǐxīdǎnjiǎn]
france:
acétylcholine
germane:
Acetylcholin
hispane:
acetilcolina

administraj notoj