adolt/o PIV1

adolto

Plenkreskulo: adoltoj ne estis en la ĉambro [1]; miaj lernejanoj estas nun adoltoj, geedzoj kaj gepatroj [2]; plimulto de la malsanuloj estas infanoj kaj adoleskantoj, kvankam adoltoj mem povas malsaniĝi, se ili ekzemple ne estis infektitaj dum la propra infanaĝo [3].
Rim.: Ne konfuzu kun adulto (rompo de geedza fideleco).
beloruse:
дарослы (наз.), сталы (наз.)
ĉeĥe:
dospělý jedinec
ĉine:
成年人 [chéngniánrén], 成年者 [chéngniánzhě]
france:
adulte (subst.)
germane:
Erwachsener, Volljähriger
hebree:
מְבוּגָר
hispane:
adulto
itale:
adulto (sost.)
katalune:
adult (subst.)
nederlande:
volwassene
pole:
dorosły
portugale:
adulto
rumane:
adult
ruse:
взрослый (сущ.)
slovake:
dospelý jedinec

adolta, adoltaĝa

Plenkreska: li […] postlasis ŝin, forirante al adolta vivo en la urbo [4]; la individuo estas libera sin ligi aŭ ne ligi al kiu ajn alia adolta homo, ĉu gee, ĉu geje [5]; adoltaĝe li realigas tiun revon [6].
4. Gerrit Berveling: Iom tro predikema romano (Lev Tolstoj, Resurekto), Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 30a
5. Monato, Gerrit Berveling: Toleremo kaj liberecoj en Nederlando
6. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?
beloruse:
дарослы, сталы
ĉeĥe:
dospělý
france:
adulte (adj.)
germane:
erwachsen, volljährig
hebree:
מְבוּגָר
hispane:
adulto
itale:
adulto (agg.)
katalune:
adult (adj.)
nederlande:
volwassen, volgroeid
pole:
dorosły
ruse:
взрослый, зрелый
slovake:
dospelý
ukraine:
дорослий

adolteco

Stato de adolto: preskaŭ ĉiu esperantisto, jam en sia infaneco aŭ juna adolteco, familiariĝis kun [Jules Verne] [7]; sursojle al adolteco, ili eniras strangan, pli larĝan mondon [8].
7. Monato, Donald Broadribb: Vojaĝromano klasika
8. Monato, Paul Gubbins: Bonvenon al nova studjaro
beloruse:
сталасьць
ĉeĥe:
dospělost
france:
âge adulte, maturité (âge adulte)
germane:
Volljährigkeit, Erwachsensein
itale:
età adulta, maturità (età adulta)
katalune:
adultesa
nederlande:
volwassenheid
pole:
dorosłość
ruse:
зрелость
slovake:
dospelosť

adoltiĝi

Ekatingi la aĝon, la staton de adolto.
beloruse:
сталець, пасталець
france:
devenir adulte, grandir (devenir adulte), mûrir (devenir adulte)
germane:
erwachsen werden, heranwachsen, volljährig werden
hispane:
ser adulto
itale:
diventare adulto, maturare (diventare adulto)
katalune:
fer-se adult
pole:
dorosnąć
ruse:
взрослеть, повзрослеть

adoltiĝo

Transiro al adolteco: ili ricevas seksan edukon kaj alproprigas utilajn kapablojn cele al sia adoltiĝo [9].
beloruse:
сталеньне
france:
croissance (devenir adulte), maturation (devenir adulte)
itale:
diventare adulto, maturazione (diventare adulto)
katalune:
maduració, pas a l'adultesa
nederlande:
het volwassen worden
pole:
dorastanie
ruse:
взросление

administraj notoj

~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.