*adverb/o

*adverbo

GRA Vorto prezentanta diversajn cirkonstancojn (lokon, tempon, manieron ktp) aŭ ecojn de agoj, okazaĵoj, ecoj: ekzemple „tie“, „tien“, „neniam“, „tiel“, „tre“, „ankaŭ“, „varme“, „sencele“: la adjektivo difinas la substantivon aŭ la pronomon havantan sencon de substantivo kaj la adverbo difinas la verbon [1]; sciante de la vorto la formon substantivan, vi jam antaŭe, kaj sen ia lernado, scias ankaŭ ĝian adjektivon kaj ĝian adverbon EE ; ekstr“ povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva [2]. VD:-e finaĵo
Rim.: Z. klarigis, ke „kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en la senco de prepozicio […]. Se la adverbo devenas de verbo transira (kiu postulas akuzativon), tiam ankaŭ la adverbo-prepozicio konservas tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo: koncerne tion = kio koncernas tion; rilate tion = kio rilatas tion; se la adverbo anstataŭas vorton, kiu povas ligiĝi kun substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaŭ la adverbo akceptas post si tiun prepozicion: kaŭze de tio = pro la kaŭzo de tio; responde al via demando = kiel respondo al via demandoLR.
angle:
adverb
beloruse:
прыслоўе
bretone:
adverb
ĉeĥe:
adverbium, příslovce
ĉine:
副詞 [fùcí], 副词 [fùcí]
france:
adverbe
germane:
Adverb, Umstandswort
hebree:
תואר הפועל
hispane:
adverbio
hungare:
határozószó
indonezie:
adverbia, kata keterangan
itale:
avverbio
japane:
副詞 [ふくし]
malaje:
kata keterangan
nederlande:
bijwoord
pole:
przysłówek
portugale:
advérbio
rumane:
adverb
ruse:
наречие
slovake:
príslovka
svede:
adverb
ukraine:
прислівник

adverbigi

(tr)
GRA Ŝanĝi la kategorion de vorto al la adverba: eblas adverbigi la prepozicion al „pere“, kaj uzi ĝin en la esprimo „pere de“ [3]; estas strange, ke oni tiom respektas la prepozicion „po“, kaj oni ne kuraĝas ĝin adverbigi […], kial ne adverbigi ĝin, kaj diri: „la filoj heredis poe kvinonon de la bieno” [4]?
3. ĉu oni povus apliki ĉi tiun ...
4. K. Kalocsay: Respondo al d-ro Pumpr, Literatura Mondo, 1949, 57-58
beloruse:
пераўтварыць у прыслоўе
france:
convertir en adverbe
pole:
przysłówki tworzyć, zmienić w przysłówek
rumane:
adverbe creați, se transformă într-un adverb

lokadverbo

GRA Adverbo indikanta lokon kie ago okazas aŭ kien ĝi direktiĝas: la gramatiko simple kaj klare difinas, ke kazojn havas nur substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj (se ni ignoras la direktan n-finaĵon de la lokadverboj) [5].
5. M. Rauhamaa: Afiŝo en s.c.e.
angle:
local adverb
beloruse:
прыслоўе меснае
france:
adverbe de lieu
germane:
Ortsadverb
pole:
przysłówek miejsca
rumane:
adverb de loc
ruse:
наречие места

administraj notoj

lok~o: Mankas dua fontindiko.
lok~o: Mankas verkindiko en fonto.