afekci/i

afekcii

(tr)
1.  
PSI Forte tuŝi la sentoj, emocii: emociita de la aklamo kaj afekciita de la murmurado de la gratulantoj; poemo povas afekcii spirite [1].
2.
FIL Kaŭzi ŝanĝon en la animstato:
3.
MED Malsanigi, ĝeni la funkciadon de la korpo aŭ de korpoparto: sapsurogato el oranĝoj afekcias la haŭton [2]; ekzistas aliaj formoj de histerio, [karakterizitaj per] paralizoj, kiuj povas afekcii la duonon de la korpo aŭ nur unu membron [3].
1. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?
2. Monato, Rob Moerbeek: Embargu la embargon!
3. Histerio, Naturkuracado.info
ĉeĥe:
působit na něco, silně rozrušit, vzrušit, vzrušit dráždivě
france:
1. commotionner (affectivement), choquer (affectivement), secouer (affectivement), émouvoir 3. affecter (en p. d'une maladie)
germane:
1. erregen, bewegen (Gemüt), aufwühlen, mitnehmen (Gefühl) 2. affektieren 3. befallen (Gesundheit), beeinträchtigen (Gesundheit), angreifen (Gesundheit)
hebree:
להשפיע
itale:
1. commuovere (generare sentimento), emozionare, colpire (generare sentimento) 3. colpire (di malattia), interessare (di malattia), rendere affetto
slovake:
silne rozrušiť, vzrušiť

afekcia  

PSI
1.
Tuŝanta la sentojn: tiu vorto sufiĉis por elvoki afekciajn reagojn.
2.  
Rilata al la emocia aŭ senta flanko de la menso, kontraste al la racia: normala afekcia kaj fiziologia disvolviĝo [4]; la parton per kiu la psiko amas kaj malsatas kaj soifas kaj ekscitiĝas pro emocioj ĉiaspecaj ni nomas malracia kaj afekcia [5]. SIN:afektiva
4. Sennacieca Asocio Tutmonda - Nodo50
5. Platono, trad. Donald Broadribb: La Respubliko, parto 4
ĉeĥe:
vzrušený
france:
affectif, émotionnel
germane:
emotional, affektiv
hebree:
רגשי
itale:
affettivo, emotivo (sfera emozionale)
slovake:
vzrušený

afekcio  

1.  
PSI Emociego, pasia ekscitiĝo, sentoskuo: venis la kronprinco de Germanio, ne tro sukcese kaŝanta sub malvarma masko sian afekcion pro la tragika pereo de la kuzo [6]; poste lia avo enkarceriĝis kaj lia patro falis en afekcion, tial prospero sin forturnis el lia hejmo [7]; oni aŭskultas atente kaj devote al senafekcie prezentata skota popolkanto [8].
2.  
FIL Ŝanĝiĝo en la animstato de ekzistaĵo.
3.
MED Malsaniĝo, ĝeno de la funkciado de la korpo aŭ de korpoparto: longa starado, fortostreĉoj, sidema vivo, mallakso, daŭra seksa ekscitiĝo ktp. kontribuas al la apero de tiu afekcio kaj al ties pligraviĝo [9]; plialtiĝas temperaturo, aperas spirafekcio, brustdoloro, rapida batado de la koro [10]; ne estas klara al mi la diferenco inter perturbo, afekcio, malordo kaj malsano [11].
6. V. Rybakov trad J. Finkel: Gravitavio „Carido“, http://lib.ru/RYBAKOW/graviletesp.txt
7. Lusin, Ĉina Radio Internacia
8. Monato, Rössler Franz-Georg: Skulptaĵoj kantataj
9. Skrotovariko, Naturkuracado.info
10. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?
11. vortaro-blogo: 2008
angle:
1. affection 2. affection
ĉeĥe:
afekce, afekt, hnutí mysli, vzrušení
france:
1. transport nerveux, affection de l'âme, commotion (affective), choc (affectif), émotion, secousse (affective) 2. affect 3. affection (maladie), maladie
germane:
1. Affekt, Gefühlswallung, Emotion, Erregung 2. Affektion 3. Beeinträchtigung (Gesundheit), Störung (Gesundheit)
hebree:
חיבה
hispane:
1. afección
hungare:
1. indulat, felindulás, emóció 2. affektus, indulat 3. bántalom, beteg állapot, affekció
itale:
1. affezione (sentimento), trasporto (sentimento), emozione, sentimento 2. affezione (conoscenza passiva) 3. affezione (malattia), malattia
nederlande:
affectie
portugale:
1. comoção, abalo, choque 3. afecção
ruse:
1. потрясение, возбуждение, аффект
slovake:
afekcia, ochorenie, pohnutie mysle (lek.) 1. afekt 3. záchvat

administraj notoj