alce/o PVEF
alceo
Dujara aŭ plurjara planto kun altaj tigoj portantaj grandajn
florojn, kultivata en plezurĝardenoj,
genro el familio malvacoj
(Alcea rosea, sin. Althea rosea):
li stariĝis, prenis la sarkilon el la gardejo kaj ŝteliris
laŭlonge de la alceoj al la densa arbetaĵo
[1];
mi pli akute rimarkis ĉiujn detalojn, la kolorojn de alceoj,
la semojn de lunario en ties kapsuloj travideblaj en la matena
suno
[2].
rozalteo
1.
W. Wood, trad. W. van Zoest:
Blua sango, [1935?]
2. Mari-elen: Faldfolio, 2006-07-14
3. Buendia22, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Alcea_rosea_1880.jpg
2. Mari-elen: Faldfolio, 2006-07-14
3. Buendia22, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Alcea_rosea_1880.jpg
- beloruse:
- мальва
- ĉeĥe:
- proskurník, sléz léčivý
- ĉine:
- 蜀葵 [shǔkuí]
- france:
- rose trémière
- germane:
- Stockmalve, Stockrose
- hispane:
- malva
- itale:
- malvarosa
- latinece:
- Alcea rosea Althea rosea
- pole:
- malwa
- slovake:
- slez liečivý
- ukraine:
- рожа
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.