alofon/o PIV1
alofono
↝ 
Parolsono funkcianta en iu lingvo kiel variaĵo (realigo) de fonemo: la aparteno de alofonoj al fonemoj varias de unu lingvo al alia [1]; en granda parto de Ĉinio silabkomenca „l-“ kaj silabkomenca „n-“ estas alofonoj de unu sama fonemo, kaj estas malfacile por la tieaj ĉinoj distingi inter la du [2].
- angle:
- allophone
- ĉeĥe:
- alofon
- france:
- allophone
- germane:
- Allophon
- ruse:
- аллофона
- slovake:
- alofon
alofona ↝
Apartenanta al subfonema nivelo, rilata al alofonoj: alofonan transskribon oni kutime apartigis per rektaj krampoj, la foneman oni metas inter du oblikvoj: en Esperanto [e] kaj [ε] estas alofonoj de la fonemo /e/.
- angle:
- allophonic
- france:
- allophonique
- germane:
- allophonisch
- ruse:
- аллофонический