ans/o Fab1

anso  

Kurba elstara kaj nemovebla tenilo de objekto, por preni, porti, tiri, levi aŭ malfermi ĝin: anso de ujo, vazo, kruĉo, korbo, tirkesto, pordo, klapo; tie staris ansopoto kun ardantaj karboj kion ili tie nomas „marito“ [1]; senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la ŝtipeton kiu estis ŝovita sub la anson [2]; li estu maldika kiel drateto kaj elasta kiel angilo por tragliti tra taso-anso, ŝlosiltruo, pordotrueto, murfendeto RabistFab . ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis [3]; ĉe la pordo ekmoviĝas la anso, Ĥlestakov paliĝas kaj kuntiriĝas [4].
Rim.: Simplaj malnovaj pordomalfermiloj ofte konsistis el tenilo kaj butono1.b (kiel en la bildo), per kies premo oni levis la aliflankan klinkon). Nuntempe la L-formajn pordomalfermilojn oni foje ankaŭ nomas klinko, i.a. pro la influo de la germana. [WD]

malnova pordanso ĉe pordego en Fira, Santorini, Grekujo
CC BY-SA 4.0  [5]
angle:
knob, handle
beloruse:
ручка, дзяржальна
ĉeĥe:
držadlo, rukojeť, ucho nádoby
france:
poignée (pour saisir), anse (poignée)
germane:
Henkel, Griff, Klinke (Tür), Knauf (Tür)
hebree:
ידית
hispane:
asa
hungare:
fogantyú, fogó (pl. lábasé), fül (pl. lábasé)
nederlande:
oor (v.kopje)
ruse:
ручка, рукоятка
slovake:
kľučka, ucho (nádoby)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.