9antibiotik/o SPV
9antibiotiko ↝
Organika substanco, produktata de mikroboj aŭ ĥemie sintezata, kiu povas malhelpi plimultiĝon de bakterioj kaj aliaj mikroboj, kaj eĉ ilin mortigi; ofte uzata kiel medikamento kontraŭ infektoj: penicilino estas vaste uzata antibiotiko 9OA ; en la 40aj-50aj jaroj aperis sulfamidaj medikamentoj kaj antibiotikoj [1].
- angle:
- antibiotic
- beloruse:
- антыбіётык
- france:
- antibiotique (subst.)
- germane:
- Antibiotikum
- hebree:
- אַנְטִיבִּיוֹטִיקָה
- hispane:
- antibiótico
- malaje:
- antibiotik
- ruse:
- антибиотик
- slovake:
- antibiotikum
- svede:
- antibiotikum
antibiotika
- Rilata al antibiotiko(j): la ministerio postulos al la hospitaloj fari ekzamenadon kaj analizadon pri aplikado de antibiotikaj medikamentoj por ĉiuj malsanuloj [2].
- angle:
- antibiotic
- france:
- antibiotique (adj.)
administraj notoj
pri
~o:
La lasta ekzemplo referencas al „sulfamido“, neekzistanta en REVO. [MB]