ap/o Viki
apo
Mallongigo por aplikaĵo, precipe uzata pri
poŝtelefonoj aŭ aliaj porteblaj aparatoj:
ni programas telefon-aplikaĵon (apon) por
iOS kaj Android,
kiu nomiĝas Amikumu
[1];
preferindas ke estu iu poŝtelefona apo por facile sendi la
monon
[2];
estus bele havi apon, sed mi kredas, ke retejo taŭga por
porteblaj aparatoj tamen tute bone taŭgas
[3];
la fondaĵo anoncas, ke baldaŭ ĝi honoros Kokon per speciala
signolingva apo, kie ŝi mem estos ĉefrolulo
[4].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru aplikaĵo, programeto.
1.
Richard Delamore:
Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn, Libera Folio, 2016-10-18
2. Robert Nielsen: Ĉu esperantistoj bezonas propran valuton?, Libera Folio, 2018-03-03, origine publikigita en Teo kaj Libroj, 2018-02-28
3. Chuck Smith: En la teknologia generacio, intervjuo en Kontakto
4. Roberto Pigro: Forpasis reganto de la usona signolingvo, Monato, 2018/08-09, p. 26

- angle:
- app
- beloruse:
- дадатак (праграма)
- ĉeĥe:
- aplikace, apka
- france:
- appli
- germane:
- App
- japane:
- アプリ [あぷり]
- koree:
- 앱
- malaje:
- aplikasi
- nederlande:
- app
- norvege:
- app
- okcidentfrise:
- app