Aski/o
Askio
Usondevena sepbita kodo kies signaro entenas la 26 anglajn literojn, ciferojn, interpunkciajn signojn kaj la signojn uzatajn de la Usonaj negocistoj ($&@# ktp). Tiuj lastaj ricevis en komputado novajn signifojn, ofte tute senrilatajn kun la negocistaj. Aliaj nacioj havis siajn 7-bitajn normojn, tamen nur Askio iĝis kerno de ĉiuj pli larĝaj kodoj (8-bitaj, Unikodo).
kodo
po-signo, heliko.
- angle:
- ASCII
- ĉeĥe:
- ASCII (vyslov eskii)
- france:
- ASCII
- germane:
- ASCII
- hungare:
- ASCII
- itale:
- ASCII
- japane:
- アスキー文字 [アスキーもじ]
- katalune:
- ASCII
- nederlande:
- ASCII
- perse:
- اَسکی
- slovake:
- ASCII
- ukraine:
- код ASCII
askiigi
(tr)
Prezenti informon per nuraj signoj de Askio; askiigi la frazon „eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde“ per „e^ho^san^go ^ciu^ja^ude“.
- angle:
- ASCIIze
- france:
- ASCIIfier
- hungare:
- átalakít ASCII-vé
- itale:
- ASCII-ficare
- katalune:
- presentar en ASCII, passar a ASCII
- nederlande:
- omzetten naar ASCII