1astronomi/o Far1

astronomio

ASTSCI Scienco pri la astroj: tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon [1]; la leganto ricevas koncizan bazan kurson pri elementa astronomio [2].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
2. G. Macaoidh: Per ardua ad astra - Tra krutaĵoj al la astroj, Monato, 2001:6, p. 17a
angle:
 astronomy
beloruse:
 астраномія
ĉeĥe:
 astronomie, hvězdářství
france:
 astronomie
germane:
 Astronomie, Sternkunde, Himmelskunde
hebree:
 אַסטרוֹנוֹמִיָה
hispane:
 astronomía
hungare:
 csillagászat, asztronómia
itale:
 astronomia
nederlande:
 astronomie, sterrenkunde
perse:
 اخترشناسی، نجوم
ruse:
 астрономия
slovake:
 astronómia, astronómia, hvezdárstvo
svede:
 astronomi
ukraine:
 астрономія

astronomia

1.
Rilata al astronomio: tre malgranda daŭro laŭ astronomia temposkalo [3]; astronomia kalendaro por la dua jarduono [4]; Astronomia Esperanto-Klubo AEK [5].
2.
Tiel grandega, kiel la kalkul-elementoj de astronomio: astronomiaj nombroj da botoj estis produktitaj [6]; astronomie altaj asekurkostoj [7].
3. Vikipedio: Planeduma nebulozo
4. Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
5. Monato, Boris Kolker: Astronomio por ĉiuj
6. G. Orwell, trad. D. Broadribb: Mil Naŭcent Okdek Kvar, p. 30
7. Monato, Garbhan Macaoidh: Naturamantoj nedezirataj, 2004
beloruse:
 астранамічны
france:
 astronomique
germane:
 astronomisch
hebree:
 אַסטרוֹנוֹמִיָה
ukraine:
 астрономічний

astronomiisto

AST Astronomo: ambaŭ lunojn malkovris en 1877 la usona astronomiisto Asaph Hall [8].
angle:
 astronomer
beloruse:
 астраном
ĉeĥe:
 astronom
france:
 astronome
germane:
 Astronom, Sternkundler, Himmelskundler
hebree:
 אַסטרוֹנוֹם
hispane:
 astrónomo
hungare:
 csillagász, asztronómus
itale:
 astronomo
nederlande:
 astronoom, sterrenkundige
perse:
 اخترشناس، منجم
ruse:
 астроном
slovake:
 astronóm, astronóm
svede:
 astronom

administraj notoj