2atlas/o

atlaso

TEKS Luksa, dolĉe mola, brila kaj glata ŝtofo, silka sateno: meblaj kovriloj estis el blua atlaso [1]; ili eniris en la unuan salonon, ĝi estis kovrita per rozokolora atlaso [2]; moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro Marta ; la virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo Marta ; da puntoj, rubandoj, tuloj, gazoj, kaŝmiroj, atlasoj multe estis en la ŝrankoj kaj komodoj [3]; Zonjo surmetas […] la varŝavajn, blankajn, atlasajn ŝuetojn [4]; (figure) atlasa haŭto.
HOM:atlaso (maparo)
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino
4. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
angle:
2satin
beloruse:
атлас (тканіна), сацін
france:
2satin, atlas (tissu)
germane:
Satin, Atlasseide, 2Atlasköper
hungare:
atlasz (kelme), szatén
itale:
satin
japane:
地図帳 [ちずちょう], 図表集 [ずひょうしゅう]
nederlande:
atlas, satijn
pole:
atłas
portugale:
cetim
ruse:
атлас [атлáс]
svede:
satäng, satin

administraj notoj