*Aŭgust/o, aŭgust/o

*Aŭgusto, aŭgusto

KAL Oka monato de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro, inter Julio kaj Septembro: komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia DL ; en Aŭgusto 1905 en la franca urbo Boulogne-sur-Mer havis lokon la unua tutmonda kongreso de esperantistoj [1]; en aŭgusto ĉiam falas multe da steloj IK ; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo, en aŭgusto 27 [2]. VD:Januaro, Rim.
Rim.: Aŭgusto estas ankaŭ antaŭnomo.
afrikanse:
Augustus
angle:
August
beloruse:
жнівень
bretone:
Eost (miz)
bulgare:
август
ĉeĥe:
srpen
france:
août
germane:
August
hebree:
אוגוסט
hispane:
agosto
hungare:
augusztus
ide:
agosto
indonezie:
Agustus
itale:
agosto
japane:
八月 [はちがつ]
katalune:
agost
latine:
Sextilis, Augustus mensis
loĵbane:
bivma'i, cinfyma'i
nederlande:
augustus
okcidentfrise:
augustus
okcitane:
agost
pole:
sierpień
rumane:
august
ruse:
август
slovake:
august
svede:
augusti
tibete:
ཟླ་བ་བརྒྱད་པ་
tokipone:
tenpo mun nanpa luka tu wan
turke:
ağustos
volapuke:
gustul

aŭgusta

Okazanta en Aŭgusto, rilata al Aŭgusto: la aŭgusta ĉielo estis plena de steloj IK ; komenciĝis la tradicia aŭgusta festo de la urbo [3]; la aŭgusta-septembra numero de Monato [4].
3. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio
4. Monato, Josef Ŝemer: Israelo 60-jara (3)
beloruse:
жнівеньскі
ide:
agostala
japane:
八月の [はちがつの]
volapuke:
gustulik

administraj notoj