8avenu/o PV

avenuo

TRA
Larĝa strato por densa trafiko, ofte borderita per arboj aŭ kun perspektivo al monumento aŭ pejzaĝo: la larĝa, alea avenuo estas gaja kaj homoplena, el la centro de la urbo verŝiĝas vigla amaso LGA ; la geedzoj veturis al la avenuo de Bois-de-Boulogne, kaj eniris en la grandan salonon de l’ hotelo ChL ; la plej simpla solvo estus ĵeti min sub tramon en la avenuo kien kondukis mia strateto MkM ; arboj de mildaj klimatoj, kiuj facile estas planteblaj en parkoj kaj avenuoj [1]; arbareto situas ĉe la okcidenta fino de la ĝardeno, kaj la avenuo de „alfabetaj arboj“ nordparte [2]; dum ilia promeno en avenuo, atentinte ŝian laciĝon, li proponis al ŝi sidiĝi por ripozi [3]. VD:aleo2, ŝoseo1
1. Wim M. A. De Smet: Ekzotaj arboj en Esperantujo (Lilli Giloteaux, Arboj en Aŭstralio kaj suda Eŭropo), Monato, 1997/10, p. 19
2. Máire NicAoidh: Ĝardenumi, Monato, 2000/04, p. 20
3. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 27
angle:
avenue
beloruse:
праспэкт, авэню, шырокая вуліца
ĉeĥe:
avenue, třída, široká ulice
france:
avenue
germane:
Avenue, Allee, Prachtstraße
hebree:
שְׁדֵרָה
hispane:
avenida
hungare:
sugárút, fasor
itale:
corso (strada), viale, avenue
japane:
並木道 [なみきみち], アベニュー, 大通り [おおどおり]
nederlande:
laan
pole:
aleja
ruse:
широкая улица , проспект, аллея, авеню
slovake:
avenue, trieda, široká ulica so stromami
ukraine:
проспект, алея, авеню

administraj notoj