Avicen/o PIV1

Aviceno

PERS Fama islama filozofo, kuracisto, matematikisto, astronomo kaj enciklopediisto (980-1037): oriento donacis al la mondo multajn saĝulojn, iliaj nomoj, kiel steloj, tra la jarcentoj lumas desur la ĉielo de scioj: Al-Ĥorezmi, Abu Rajhan Al-Biruni, Aviceno, Al-Farabi, Omar Ĥajam ktp [1].
Rim.: La plena nomo estas „abu Ali al-Husajn ibn Abdallah ibn al-Husajn ibn Ali ibn Sina“; do, la persona nomo de Aviceno estis „Husajno“, kaj ĝuste ĝin la eŭropaj enciklopedioj (kaj ankaŭ PIV) preterlasas en la mallongigo „abu Ali ... ibn Sina“, kiun ili misprezentas kiel la veran nomon de Aviceno. La latinigo el kiu devenas la Eŭropaj (kaj la esperanta) formoj de la nomo rezultas el mislego de „ibn Sina“, kiu cetere mem estas nur patronomo de Ali la praavo de Aviceno.
1. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio
angle:
 Avicenna
beloruse:
 Авіцэна
bulgare:
 Авицена
france:
 Avicenne
germane:
 Avicenna
hungare:
 Avicenna
itale:
 Avicenna
latinece:
 Avicenna
nederlande:
 Avicenna
ruse:
 Авиценна
slovake:
 Avicenna
ukraine:
 Авіценна, Ібн-Сіна

administraj notoj