2bacil/o PV

bacilo

BAK Speco de mikrobo kun formo de bastoneto: oni sciis, ke lepron kaŭzas la bacilo Mycobacterium leprae, sed ĝis tiam neniu sukcesis kultivi tiun bacilon en laboratorio, por ebligi detalajn studojn pri ĝi [1]; en 1882 Robert Koch malkovris la mikroban kaŭzanton de tuberkulozo, oni tiam nomis ĝin bacilo (bakterio) de Koch [2]; (figure) la baciloj de tiu ĉi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi, tial la plej bona rimedo kontraŭ la esperantismo estas: sidi ĉiam en profunda mallumo kaj allasi al si nenian radion de la suno FK . VD:bakterio.
angle:
bacillus
beloruse:
бацыла, палачка (мікроб)
bulgare:
бацил
ĉeĥe:
bacil
ĉine:
杆形細菌 [gānxíngxījūn], 杆菌 [gǎnjūn]
france:
bacille
germane:
Bazillus, Bazille, Spaltpilz
hebree:
חיידק
hispane:
bacilo
hungare:
bacilus
itale:
bacillo
japane:
バチルス, 桿菌 [かんきん]
katalune:
bacil
nederlande:
bacil
perse:
باسیل
pole:
bakcyl, lasecznik
ruse:
бацилла, палочка (вид микроба)
slovake:
bacil, bacil (paličkového tvaru)
svede:
bacill
ukraine:
бацила, паличкоподібна бактерія, паличка

kojlobacilo PIV1

BAK Plej abunda bacilo vivanta en la digestosistemo de mamuloj (Escherichia coli): teo ankaŭ povas inhibicii kreskadon de kojlobacilo [3].
3. Xu Senrong, Niu Xueqin: Teo, 2013-05-13
beloruse:
кішачны пруток, кішачная палачка
france:
Escherichia coli
japane:
大腸菌 [だいちょうきん]
latinece:
Escherichia coli
ruse:
кишечная палочка
ukraine:
кишкова паличка, колібактерія

administraj notoj