Bakĥ/o PIV1 , Bakk/o PIV1 , Bakus/o PVEF
Bakĥo, Bakko, Bakuso
Alnomo de Dionizo, helena dio de vino:
antaŭ la altaro de Bakĥo ĉiuj estis egalaj
[1];
cibelpastroj […] komencis kun siriaj knabinoj, ĉe akompano de citroj, flutoj,
cimbaloj kaj tamburiletoj bakĥan dancon, plenan de savaĝaj krioj
kaj de pli sovaĝa ankoraŭ malĉasto
[2];
Lorenzo de' Medici estas fama, kiel poeto, pro karnavala poeziaĵo,
konata per la titolo „Triumfo de Bakko kaj Ariana“
[3];
sur unu flanko estas skulptita bildo de knabo, kun pokalo en la mano,
rajdanta vinbarelon por simboligi Bakuson
[4].
bakanalo1
1.
Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 7a
3. A. De Salvo: Lorenzo de' Medici, Esperanto-vivo, 2019-04-08
4. L. Wendell: Esperanto Hejmo, Amerika Esperantisto, 1929-01 ĝis 03
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 7a
3. A. De Salvo: Lorenzo de' Medici, Esperanto-vivo, 2019-04-08
4. L. Wendell: Esperanto Hejmo, Amerika Esperantisto, 1929-01 ĝis 03
- angle:
- Bacchus
- beloruse:
- Бахус
- france:
- Bacchus
- germane:
- Bacchus
- japane:
- バッコス, バッカス
- latine:
- Bacchus
- malnovgreke:
- Βάκχος
- pole:
- Bachus
bakĥantino
Anino de la ekstaza bakĥa kulto:
la bakĥantinoj […] ekĉirkaŭis lin tuj per freneza rondo
[5].
5.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 62a
- beloruse:
- бакханка
- germane:
- Bacchantin, Mänade
- pole:
- bachantka