*bast/o

*basto

BOTTEKS
Plej interna parto de la arboŝelo: mia patrino plektis el ledo kaj basto multe da ingoj por boteloj [1]; basto estas la vivanta histo sub la ritidomo de arboj kaj aliaj lignaj plantoj, tiu histo kondukas en akvo solvitajn nutraĵojn […] de la arbokrono ĝis la radikoj, malofte ankaŭ en kontraŭa direkto [2]; bastkorbo KrED ; bastmato KrED .
angle:
 bast, inner bark, phloem bast basket. bast mat.
beloruse:
 луб лубяны кораб.
ĉeĥe:
 lýko lýkový košík. lýková rohožka.
france:
 phloème, liber, intérieur de l'écorce
germane:
 Bast Bastkorb. Bastmatte.
hebree:
 סיבי צמח
hungare:
 háncs háncskosár. háncszőnyeg.
pole:
 łyko
portugale:
 líber
ruse:
 луб лубяная корзина. циновка.
slovake:
 lyko lykový košík. lyková rohožka.
svede:
 bast
ukraine:
 луб, лубок, лико

bastfibro

KrED PIV1
Fibro de basto: ramio estas plurjara orientazia herbo […] kun 1-2 m altaj tigoj […], la bastfibroj el la trunkoŝelo estas utiligitaj por multspecaj teksaĵoj [3].
angle:
 bast fiber (usone), bast fibre (brite)
beloruse:
 лубяное валакно
ĉeĥe:
 lýkové vlákno
germane:
 Bastfaser
hungare:
 háncsrost
pole:
 łyko, włókno łyka
ruse:
 лубяное волокно
slovake:
 lykové vlákno

administraj notoj