biomeĥanik/o, biomekanik/o

biomeĥaniko, biomekaniko

BIO Studo de vivuloj laŭ la meĥanika funkciado de iliaj korpoj, parto de biofiziko: oni jam identigis pli ol 30 ekzemplerojn de „Tyrannosaurus rex[…] kio permesis profundan esploradon pri multaj aspektoj de ĝia biologio, inkluzive ĝian vivhistorion kaj biomeĥanikon [1]; biomekaniko de vertebrara kolono de homo dum iro [2]; dum la disvolvado de homoidaj robotoj, la esploristoj lernas multon pri la moviĝo de la homa korpo (homa biomekaniko) [3].
Rim.: Ne konfuzu kun bioniko.
1. Vikipedio, artikolo „tiranosaŭro“, 2009-08-01
2. V. I. Neĉajev: Klinike-anatomiaj Demandoj de Vertebrologio, en: Resumoj al [...] G. G. Juden, 1999
3. L. G. Restrepo Rivas: skribitaj pensoj, 2008-12-10
beloruse:
біямэханіка
ĉine:
生物力学 [shēngwùlìxué]
france:
biomécanique
germane:
Biomechanik
katalune:
biomecànica
nederlande:
biomechanica
pole:
biomechanika
rumane:
biomecanică

administraj notoj