bistr/o Z

bistro  

BELA
Kolorilo nigre bruna, farita el ligna fulgo; uzita precipe de la 15-a ĝis 18-a jc, ekzemple por provizi desegnojn per varme bruna fono: cirkestro de pajaco sur golgoto se bistro ŝanĝas viron en bestion [1].
angle:
brown wash, bistre
ĉeĥe:
bistro
france:
bistre (subst.)
germane:
Bister
hebree:
צבע חום שחור
hungare:
biszter, barnalakk
pole:
bistr (barwnik)
ruse:
бистр (коричневая краска)
slovake:
bister

bistra  

Bruna kiel bistro: la leda martestudo vivas en Pacifiko, Hinda Oceano kaj Atlantiko, […] ĝia dorso estas bistra kun helflavaj makuloj [2].
angle:
bistre brown
france:
bistre (adj.)
hungare:
mangánbarna
pole:
barwy bistru, ciemnobrunatny, ciemnobrązowy
ruse:
тёмно-коричневый

administraj notoj

pri ~o :
      La ekz-o estas tre dubinda pri la senco, verŝajne ludas kun plursenceco en la franca...
      Sed mi ne trovis alian uzon.
      [WD]