*blond/a

*blonda

1.
(pri hararo) Havanta flavan koloron mezan inter ora kaj helbruna, kiel la haroj de iuj nordaj popoloj: blonda infano [1]; akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj [2]; bela knabino kun blondaj bukloj [3]; ore blondaj lipharoj IK ; li havis blondan ondumitan hararon [4].
2.
(figure) (pri kelkaj aĵoj) Helflava: ĝi estas la lasta modo... ― Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj... Marta ; la blondaj bieroj de alta fermentado [5].
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto
4. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a
5. Lode Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a
angle:
blond
arabe:
1. شقراء
beloruse:
бялявы
bretone:
1. melen (blev)
bulgare:
русокос
ĉeĥe:
plavovlasý, světlovlasý
ĉine:
1. 金发 [jīnfǎ], 金黃色 [jīnhuángsè], 金黃 [jīnhuáng]
eŭske:
1. horail
finne:
1. vaaleaverinen
france:
blond
galege:
1. louro
germane:
blond
hebree:
בְּלוֹנדִינִית
hispane:
rubio
hungare:
1. szőke
ide:
blonda
indonezie:
blonde
irlande:
1. foltbhuí
islande:
1. ljóshærður
itale:
1. biondo
japane:
ブロンドの [ぶろんどの]
katalune:
1. ros
mankse:
1. fynn
nederlande:
blond
norvege:
1. blond
pole:
1. blond, płowy, jasnowłosy 2. jasny (o piwie), płowy (wyblakły)
portugale:
1. louro
rumane:
blond
ruse:
1. белокурый, светлорусый, светловолосый 2. светлый
slovake:
blond, svetlovlasý
ukraine:
1. білявий

blondulo

Blondhara homo: juna blondulo kun melankolia senmova vizaĝo IKr ; ĉu li estas blondulo aŭ brunulo [6]?
angle:
blond
beloruse:
бялявы (наз.), бляндын
bretone:
melegan
ĉeĥe:
blondýn
france:
blond (personne blonde)
germane:
Blondine
ide:
blondo
nederlande:
blonde (blond persoon)
pole:
blondyn {m}
ruse:
блондин
slovake:
blondín
ukraine:
блондин

blondulino

Inseksa blondulo: blondulino, freŝa kaj rozkolora kiel printempo IK ; dekkvinjara knabineto, maldika, anemia blondulino IK ; la edzino ferias, dum vi pasigas la tempon kun blondulino [7].
7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido
angle:
blonde
beloruse:
бялявая (наз.), бляндынка, бялянка
bretone:
meleganez
bulgare:
блондинка
ĉeĥe:
blondýna, plavovláska
france:
blonde (femme blonde)
germane:
Blondine
hebree:
בְּלוֹנדִינִית
ide:
blondino
japane:
ブロンド女 [ブロンドおんな]
nederlande:
blondine
pole:
blondynka {f}, blondynka {f} (pot., wulg.)
ruse:
блондинка
slovake:
blondínka
ukraine:
блондинка, білявка

administraj notoj