*bo-

I.

bo-

Prefikso montranta la proedziĝan parencecon: bofrato (frato de la edzo rilate al lia edzino, aŭ frato de la edzino rilate al ŝia edzo); boparenciĝi kun la reĝo [1].
Rim.: Ĉe kombino de bo- kaj ge- la Fundamento metas la prefikson bo- ekstere (unue): bogepatroj [2]; bogefratoj [3]. Tiu ordo estas ĝenerale preferata en Esperanto — kaj de la bonaj aŭtoroj, kaj de la publiko; ĝin preskribas PIV1 (en la artikolo bo). Tamen PIV2, malgraŭ la uzado kaj la Fundamento, ial preferas la inversan ordon.
angle:
-in-law
france:
beau-, belle-
germane:
Schwieger-
hispane:
político (denota parentesco por matrimonio)
ide:
bo-
japane:
義理の [ぎりの]
katalune:
polític (adj., dit dels parents sobrevinguts per matrimoni)
nederlande:
schoon- (aangetrouwde familie)
norvege:
sviger-
pole:
przedrostek powinowactwa przez małżeństwo
rumane:
prefix de afinitate prin căsătorie
volapuke:
lü-
II.
Samsignifa vortero uzata memstare:

boa

(malofte)
Boparenca; apartenanta al la sama familio pro geedziĝo: la gvidaj albanaj komunistoj, kiuj havis inter si parencajn kaj boajn rilatojn [4]; vi ne kredu, ke mi volas profiti de mia boeco kun vi ViV ; pli preciza nomo por tiu lasta estus bobofrato, ĉar la parenceco estas duoble boa LAE ; la boajn rilatojn estigas la geedzecoj [5].
4. Donald Rogers: Prago 1968 kaj ĝia antaŭhistorio, p. 106
5. Balázs Szemök: Esprimo de Malproksima Parencaro per la Prefiksoj pra- kaj bo-, Scienca Revuo Vol. 45 (1994)(2)- 165, p. 33

administraj notoj