bojar/o PIV1

bojaro  

HISPOL Supera rango aristokrata, tuj sub la rango de reganta princo aŭ caro, en la negrekaj ortodoksaj landoj orienteŭropaj (Bulgarujo, Rusujo, Litvo, Serbujo, Rumanio k.a.): Boris eniris kaj bojaroj noblaj / Kun patriarko ... [1]; Apud tablo ŝi sidas impone. / Ŝin priservas nobeloj, bojaroj, / Ŝin regalas per vino transmara [2]; kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? [3].
1. Puŝkin, tr. V. Devjatnin: Boris Godunov, 1895
2. A. Puŝkin, trad. S. Rublov: La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto, [2008]
3. A.K. Tolstoj, tr. M. Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij, 1912. — Ĉap. 17ª.
angle:
boyar
ĉeĥe:
bojar
france:
boyard
hebree:
בויאר
hungare:
bojár
pole:
bojar bojar
ruse:
боярин ~ino: боярыня

administraj notoj