borago
               
                  
                        
                        - 
                              Genro el familio boragacoj
                              (Borago); 
                              la specio ordinara borago kun bluaj floroj kaj haraj folioj estas
                              uzata por spici salatojn kaj legomojn:
                              
                                 al la frankfurta verda saŭco tradicie apartenas almenaŭ sep herboj: 
                                 borago, cerefolio, kreso, petroselo, pimpinelo, okzalo kaj ŝenoprazo
                                 [1];
                                 
                              
                                 oficina borago estas unujara planto, kiu atingas altecon de 75 cm, 
                                 ĝiaj folioj havas guston de kukumo, en printempo kaj somero aperas 
                                 purpurbluaj steloformaj floroj
                                 [2].
                                 
                              
                        - angle:
- borage 
                        
- beloruse:
- агурочнік 
                        
- bulgare:
- пореч 
                        
- france:
- bourrache 
                        
- germane:
- Borretsch 
                        
- hungare:
- borágó  ordinara ~o:
                                  kerti borágó. 
                        
- japane:
- ルリジサ 
                        
- katalune:
- borratja, borraina 
                        
- latinece:
-  ordinara ~o:
                                  Borago officinalis. Borago 
                        
- nederlande:
- bernagie  ordinara ~o:
                                  komkommerkruid. 
                        
- pole:
- ogórecznik 
                        
- ruse:
- бурачник 
                        
- ukraine:
- огірочник