centripet/a PV

centripeta

1.
FIZ Direktata, efikanta al la centro, alcentra: orbito estas kurba linio, kiun objekto sekvas ĉirkaŭ alia objekto pro fonto de centripeta forto, kiel gravito [1]; Andrea Cesalpino […] 1593 [pruvis], ke ekzistas centripeta fluo kontraŭa al tiu, kiu tra la aorto kaj ĝiaj branĉoj portas la sangon el la koro al la korpa periferio [2].
2.
BOT (pri infloresko) Ĉe kiu la eksteraj aŭ la malsupraj floroj elvolviĝas la unuaj: plej ofte, la umbeloj estas alcentraj (aŭ centripetaj), ĉar la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue [3].
ANT:centrifuga
angle:
1. centripetal
beloruse:
1. дацэнтравы, цэнтраімклівы
ĉeĥe:
dostředivý, přívodný
ĉine:
2. 求中 [qiúzhòng], 向心 [xiàngxīn], 向中 [xiàngzhòng], 向心性 [xiàngxīnxìng]
france:
1. centripète
germane:
1. zentripetal, zum Mittelpunkt hinstrebend 2. zentripetal, botrytisch
greke:
1. κεντρομόλος
hebree:
מרכזי
hispane:
1. centrípeta
hungare:
1. centripetális 2. fürtös (virágzat)
itale:
1. centripeto
japane:
求心の [きゅうしんの], 向心の [こうしんの]
katalune:
1. centrípet 2. centrípet, racemós
nederlande:
1. middelpuntzoekend, centripetaal 2. centripetaal
pole:
1. dośrodkowy
portugale:
1. centrípeta
ruse:
1. центростремительный
slovake:
1. dostredivý
ukraine:
доцентровий

administraj notoj