2ciklon/o PIV1

ciklono

MET Kirlovento, suprenire turniĝanta ĉirkaŭ loko de malforta premo, povanta kaŭzi trombojn: la klasoj de ciklonoj laŭ la forto estas: malforta, modera, forta, tre forta kaj ruiniga, kaj la rapideco de la vento varias de 104 km/h ĝis 217 km/h [1]; ĉi-jare tutmonde estis aparte multaj ŝtormegoj, tempestoj, […] ciklonoj kaj tornadoj [2]; kiam ciklono havas kategorion de tropika ŝtormo, ĝi ricevas nomon [3]; terurega katastrofo, kaŭzita de la ciklono Katrina, kiu fine de aŭgusto per diluvo ekstermis la lulilon de la ĵaz-muziko, la usonan urbon Nov-Orleano [4].
1. E. Alvim de Oliveira: Meteologio: bazaj principoj pri vetero kaj klimato, en: 4a Kongreso de Esperanto de Ŝtato San-Paŭlo, 2009
2. Monato, Stefan Maul: Koincido
3. Monato, Yoandra Isabel Rodríguez Labrada: Energiaj maŝinoj
4. Monato, Stefan Maul: Humiligita Usono
angle:
cyclone
beloruse:
цыклён
bretone:
kelc'hwidenn
bulgare:
циклон
ĉeĥe:
cyklon, cyklóna
ĉine:
热带低气压 [rèdàidīqìyā]
france:
cyclone
germane:
Zyklon, dynamisches Tiefdruckgebiet
greke:
κυκλώνας
hebree:
צִיקלוֹן
hispane:
ciclón
hungare:
ciklon, forgószél
japane:
サイクロン, 低気圧 [ていきあつ]
katalune:
cicló
nederlande:
cycloon, wervelstorm
pole:
cyklon, tornado, trąba powietrzna
portugale:
ciclone
ruse:
циклон
slovake:
cyklón, cyklón, vzdušná smršť
ukraine:
циклон

kontraŭciklono

MET Aerfluoj diverĝantaj ĉirkaŭ loko de alta aerpremo, ĝenerale surtere kaŭzanta helan, stabilan veteron; anticiklono la norda Adriatika Maro […] troviĝas sub rekta influo de rusa-siberia kontraŭciklono [5].
5. -: Karsto, [vidita en 2012]
angle:
anticyclone
beloruse:
антыцыклён
ĉine:
反气旋 [fǎnqìxuán]
france:
anticyclone
germane:
Hochdruckgebiet, Hoch (Wetter), Antizyklon
pole:
antycyklon

administraj notoj