cizel/i, ĉizel/i

cizeli, ĉizeli

(tr)
1.
BELATEK Delikate prilabori, skulpti metalon per marteleto, cizelilo kaj ĉizileto: ĉizante oni forigas pecetojn de metalo, cizelante oni premfrapas la metalan supraĵon; malnova memorŝtono kun ĉizelitaj blazonoj [1]; apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj [2]; eluzitaj ŝtonblokoj, en kiuj apenaŭ eblis vidi antaŭ jarcentoj ĉizelitajn stelojn, florojn, literojn [3]; en […] gotika kapelo oni konservas la bustrelikvujon de reĝo Sankta Ladislao la 1a, mirindan memoraĵon de la mezepoka hungara cizelarto en dratemajla tekniko [4]. VD:ĉizi, gravuri.
2.
(figure) Zorgege prilabori, ekz-e literaturan verkon: por krei grandan oratoraĵon ne sufiĉas, ke ĉiu ĉi elemento kaj ĉiu eta detalo estu atente ĉizita kaj ame cizelita [5]; Thorsen preferas la satiran poezion, kie li ĉizelis multajn valorajn juvelojn [6].
1. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, Gaja Duopo
3. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
4. Jozefo HORVÁTH: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, 2002/08, p. 28
5. Ivo Lapenna: Retoriko, Ĉapitro XIV
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Originala Beletro 1945 – 1972
beloruse:
1. чаканіць 2. кшталтаваць
ĉeĥe:
ciselovat, cizelovat, tepat
ĉine:
1. 压花 [yāhuā]
france:
1. repousser (cuir, métal), ciseler 2. ciseler (fig.)
germane:
1. ziselieren
hebree:
לחרוט
hispane:
cincelar
hungare:
1. cizellál 2. csiszol (pl.stílust)
itale:
2. cesellare
japane:
打ち出し模様を施す [うちだしもようをほどこす]
pole:
1. dłutować, cyzelować 2. cyzelować
portugale:
1. cinzelar
ruse:
1. чеканить 2. оттачивать, отточить
slovake:
cizelovať, zdokonaľovať
tibete:
གཟོང་རྒྱག་
ukraine:
карбувати, чеканити (тж перен.), вибивати, штампувати

cizelilo

TEK
Metala stangeto, kies finon oni uzas por enpremi la surfacon de la prilaborata objekto: la plastikaj detaloj kaj ilia grado de fajna ellaboriteco estas atingitaj prilaborante per cizelilo la purigitan bronzon [7].
beloruse:
чакан (інструмэнт)
ĉeĥe:
cizelovací kladívko, kladívko kovotepce
france:
repoussoir (cuir,métal)
germane:
Punze
hispane:
cincel
itale:
cesello
japane:
打ち出したがね [うちだしたがね]
pole:
dłuto
portugale:
cinzel
ruse:
чекан (инструмент)
slovake:
cizelérske kladivko
ukraine:
карбівка, чекан (інструмент)

administraj notoj

~ilo: Mankas dua fontindiko.