*ĉampan/o

*ĉampano

KUI
Franca tre konata ŝaŭmvino, elpensita de Dom Pérignon, benediktano, en la 18-a jarcento: riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano PrV ; parto el ili estis formitaj kiel boteloj por ĉampano, parto kiel boteloj por biero, kaj tio estas grandega diferenco [1]; la ĉefo de la konata fabriko de ĉampano Röderer FK ; mi estis duone malsobrigita de amo, ĉampano kaj dancmuziko FK ; la ĉampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefianĉoj trinkita FK ; en Francio, kiel konate, oni amas trakti sin bone kaj, en gravaj okazoj, oni ne hezitas malkorki botelojn da ĉampano [2].
angle:
champagne
beloruse:
шампанскае
bulgare:
шампанско
ĉine:
香槟酒 [xiāngbīnjiǔ], 香槟 [xiāngbīn]
france:
champagne
germane:
Champagner (echter), Sekt aus der Champagne, Schaumwein aus der Champagne
greke:
σαμπάνια
hebree:
שמפניה
hispane:
champán
hungare:
pezsgő
itale:
champagne
japane:
シャンパン
nederlande:
champagne
perse:
شامپانی
pole:
szampan
portugale:
champanhe
ruse:
шампанское
slovake:
šampanské
svede:
champagne
turke:
şampanya
ukraine:
шампанське (ім.)

administraj notoj