ĉant/i

ĉanti

(x)
RELMUZ
Melodie reciti psalmon, kantikon ks: la rabeno ĉantis funebran kadiŝon per forta, klara voĉo, kiu gvidis la lamentantojn [1]; (figure) orgojlaj ĵurnalistoj, strebantaj perlaboraĉi sian obolon, salive ĉantis pri la preparoj de la sturma polico en ĉiuj televidkanaloj [2].
1. Monato, Steven K. Smith: La Helpanto
2. Monato, Sergej Derevjannyĥ: Horora
ĉine:
咏赞 [yǒngzàn]
germane:
lobsingen

ĉanto

1.
Ago ĉanti: aŭskulti la ĉanton de tibetaj lamaoj [3]; pli ĉarma estas ilia kanto ol morna monaĥeja ĉanto [4].
2.
Verko, psalmo, kantiko ks, aranĝita por ĝin ĉanti.
3. Monato, Garvan Makaj: Monda kulturo apud la maro
4. Monato, Albisturo Kvinke: Ŝanĝiĝanta mondo
angle:
2. chant
ĉine:
白口 [báikǒu], 声腔 [shēngqiāng]
germane:
1. Sprechgesang, Chanting
hebree:
לָשִׁיר
ukraine:
псальмоспів, монотонний спів

administraj notoj