*ĉiu

*ĉiu, *ĉiuj [1]

1.
(singulare kaj plurale) Nedifina kolektiva pronomo signifanta: esceptante neniun kaj sendistinge: ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li [2]; ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon [3]. sola sin ĵeti kontraŭ ĉiuj [4]; ĉu vi parolas ĉi tiun parabolon por ni, aŭ ankaŭ por ĉiuj [5]? tiun bildon la knabo rigardis pli longe ol ĉiun alian [6]; reciproke sin komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni [7]; mi volas rakonti al vi historion, kiu entenas ĉiujn [8]; ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu PrV .
2.
(singulare kaj plurale) Nedifina kolektiva adjektivo samsignifa: li laŭte legis ĉiujn vortojn de la instruo [9]; rakontu ĉion detale: mi volas koni ĉiujn fariĝojn eĉ la plej etajn [10]; ĉiuj anoj de la familio [11]; ĉiuokaze [12] (= en ĉiuj okazoj); ĉiu vulpo sian voston laŭdas PrV ; ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj PrV .
3.
(nur singulare) Nedifina disdivida aŭ apartiga pronomo, signifanta senesceptan dispartigon kaj montranta, ke la persono aŭ afero pri kiu temas, estas konsiderata individue, aparte de la kolektivo al kiu ĝi apartenas: ĉiuj forkuris, ĉiu al sia tendo [13]; mi ne nomos ĉiun el ili aparte [14]; ĉiu el ili havas sian ligaĵon da mono en sia sako [15]; ĉiu havas sian propran guston PrV ; ĉiu por si, por ĉiuj Di' PrV ; ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton PrV .
4.
(nur singulare) Nedifina disdivida aŭ apartiga adjektivo samsignifa: al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj [16]; ĉiutage (= en ĉiu tago) [17]; ni devas taksi ĉiun homon […] laŭ liaj laboroj [18]; ĉiu lingvo natura estas fondita ne sur la logiko, sed sur la blinda oni tiel parolas aŭ oni tiel ne parolas [19]; por ĉiu faro estas horo PrV ; ĉiu medalo du flankojn posedas PrV .
Rim.: Kiam la pronomo ĉiu ne anstataŭas antaŭan difinitan substantivon, ĝi havas nedifinitan sencon, kaj reprezentas nur personojn: ĉiu(j) diras ke...; ĉiu havas sian propran guston PrV ; ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo PrV . Tiu ĉi rimarko valoras ankaŭ por iu, neniu, tiu.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, ĉiu'j
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 13
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
5. La Nova Testamento, Luko 12:41
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:34
10. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
11. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 18:17
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:35
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
17. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
19. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V
afrikanse:
elke
albane:
të gjithë
amhare:
እያንዳንዱ
angle:
each (singulare), every (plurale)
arabe:
كل
armene:
ամեն
azerbajĝane:
hər
beloruse:
кожны
bengale:
সব
birme:
အားလုံး
bosne:
svaka
ĉeĥe:
každý
ĉine:
任何一个人 [rènhéyīgèrén], 各个 [gègè], 各位 [gèwèi], 各位 [gèwèi]
dane:
hver
estone:
tahes
eŭske:
behin
filipine:
bawat
france:
chacun (singulier), tous (pluriel) por ~ faro estas horo: chaque chose en son temps.
galege:
calquera
germane:
jeder
greke:
καθένας, όλοι
guĝarate:
બધા
haitie:
tout
haŭse:
kowane
hebree:
כולם
hinde:
हर
hungare:
mindenki, mindegyik, minden, minden egyes, összes
igbe:
ọ bụla
irlande:
go léir
islande:
hvert
japane:
すべて
jave:
saben
jide:
אַלע
jorube:
gbogbo
kanare:
ಎಲ್ಲಾ
kartvele:
ყველა
katalune:
cada
kazaĥe:
әрбір
kimre:
bob
kirgize:
ар бир
kmere:
ទាំងអស់
koree:
모든
korsike:
qualunqui
kose:
yonke
kroate:
svaki
kurde:
herkes
latine:
omnes
latve:
viss
laŭe:
ທຸກ
litove:
visi
makedone:
секој
malagase:
rehetra
malaje:
setiap
malajalame:
എല്ലാം
malte:
kull
maorie:
katoa
marate:
सर्व
monge:
tag nrho cov
mongole:
бүх
nederlande:
ieder, elk, alle por ~ faro estas horo: alles op zijn tijd.
nepale:
हरेक
njanĝe:
lirilonse
norvege:
hver, enhver por ~ faro estas horo: alt til sin tid.
okcidentfrise:
fertelle
okcitane:
cada
panĝabe:
ਸਾਰੇ
paŝtue:
ټول
pole:
wszyscy (plur.), każdy (sing.)
portugale:
cada um, todo
ruande:
byose
rumane:
fiecare, oricare
ruse:
каждый (singulare), все (plurale)
samoe:
uma
sinde:
سڀ
sinhale:
සියලු
skotgaele:
a h-uile
slovake:
každý
slovene:
vse
somale:
kasta
ŝone:
zvose
sote:
mong le e mong
sunde:
unggal
svahile:
kila
taĝike:
ҳама
taje:
ทุก 1. แต่ละคน (singulare), ทุกคน (plurale) 2. แต่ละ... (singulare), ทุก... (plurale) 3. แต่ละคน (singulare) 4. แต่ละ... (singulare)
tamile:
அனைத்து
tatare:
Барысы да
telugue:
ప్రతి
tibete:
རེ་རེ་
ukraine:
кожен
urdue:
تمام
uzbeke:
hamma
vjetname:
mỗi
volapuke:
alik
zulue:
njalo

preskaŭ ĉiuj

MATMatVort (p.p. termoj de vico) Krom finia nombro da ili: polinomo estas vico, kies preskaŭ ĉiuj termoj estas nulaj.
angle:
almost all
beloruse:
амаль усе
france:
presque tous
germane:
fast alle
hungare:
majdnem mindegyik
nederlande:
bijna alle
norvege:
nesten alle
pole:
prawie wszystkie
ruse:
почти все

administraj notoj

preskaŭ ~j: Mankas dua fontindiko.
preskaŭ ~j: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.