dekor/i

dekori  

(tr)
Dekoracii: oni delikate forprenas ilin el la vatplenaj skatoloj, kaj zorge dismetas ilin sur feste dekoritan tablon aŭ bufedon […] ― la Sanktan Familion [1]; mozaika panelo super la enireja arko estas dekorita per stiligitaj ornamaĵoj geometriaj [2]; pupistoj faris pupajn kapojn kaj membrojn, kaj dekoristoj konstruis la scenojn [3].
angle:
decorate
beloruse:
аздабляць, упрыгожваць, дэкараваць
bulgare:
декорирам
ĉeĥe:
zdobit
france:
décorer, enjoliver, orner, parer (orner)
germane:
schmücken, verzieren, dekorieren
hebree:
לקשט
hispane:
decorar
hungare:
feldíszít, dekorál
katalune:
decorar
pole:
dekorować
portugale:
decorar
ruse:
декорировать
slovake:
zdobiť

dekoro  

BELA Dekoracio: dekoroj ja aliiĝis laŭ la gusto de la jardekoj [4]; ekde la jaro 1690 fajencejoj fabrikas manpentritajn objektojn, kies dekorvaloro estas agnoskata tra la tuta mondo [5].
4. -: Arto sur la tablo, Norda Prismo, 1958:2
5. Monato, Josette Ducloyer: Francio: Quimper
beloruse:
дэкор, дэкарацыя, аздоба
bulgare:
декорация
ĉeĥe:
dekor
france:
décor, décoration
germane:
Dekoration, Schmuck
hebree:
תַפאוּרָה
katalune:
decoració
slovake:
ozdoba

dekoraĵo

Io, kio estas uzata por dekori; parto de dekoro: krimuloj la antaŭan nokton detruis dekoraĵojn de la memorŝtono starigita honore al la mortinto [6]; frontonoj ornamas la plej belajn domojn, dekoraĵoj emfazas la regulecon de fasadoj [7].
germane:
Schmuckstück

administraj notoj